prikomputila terminokolekto

Pri ĉapelitaj literoj

Ĉapelitaj literoj estas populara termino por la Esperantaj literoj kiuj "portas" ĉapel-aspektan supersignon cirkumflekso (^): Ĉ, ĉ; Ĝ, ĝ; Ĥ, ĥ; Ĵ, ĵ; Ŝ, ŝ. Ofte esperantistoj spertas malfacilaĵojn uzi tiajn literojn en retmesaĝoj, retejoj kaj enpaĝigo de diversaj tekstoj kaj eldonaĵoj.

Intertempe ekzistas tamen facilaj teknikaj solvoj, bazitaj je unikodo (UTF-8). Jen superrigardo de eblecoj.

Surogataj sistemoj

Ĉar la Esperanta alfabeto havas supersignojn, diversaj surogataj sistemoj estas uzataj. Multaj klavaroj ne havas ĉapelitajn literojn kaj la uzanto ne havas (aŭ ne scias) bonan metodon por enigi tiajn literojn. Kvankam programaro ekzistas por facile enigi ĉapelitajn literojn en komputilon, oni ankoraŭ devas uzi surogatajn literojn en programaro kiu nur traktas tekston en la formatoj ASCII aŭ ISO-8859-1 (Latin-1).

Ĉefaj surogataj sistemoj estas:

El la diversaj surogataj skribosistemoj nur la H-sistemo estas difinita en la Fundamento de Esperanto, la baza regularo de Esperanto. La Akademio de Esperanto tamen en 2007 permesis la uzon de aliaj surogataj skribosistemoj, se ĝi estas nura teknika rimedo necelanta orto-grafian reformon, kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la ĝustajn supersignojn kaj uzo de la H-sistemo ne estas oportuna (precipe ĉar en ĝi ambaŭ “u” kaj “ŭ” fariĝas “u”).

Pro evoluo de komputilaj sistemoj nuntempe ne plu estas granda bezono uzi surogatajn skribmetodojn por skribi Esperanto-literojn. Preskaŭ ĉiuj programoj subtenas Unikodon. Tamen multaj plu preferas tajpi uzante H aŭ X-sistemon, kiuj estas aŭtomate konverteblaj en la ĝustajn ĉapelitajn E-literojn. Se vi ricevas tekston skribitan en surogata sistemo, vi povas tiun konverti ekzemple per la unikoda konvertilo en tiu ĉi retejo.

Ekzistas ankaŭ makrooj por fari tian konvertadon en OpenOffice.org kaj LibreOffice. Klarigojn pri tio vi trovos en la retejo de Bertilo Wennergren.

Tajpi ĉapelitajn literojn en Vindozo

La plej populara vindoza programo por tajpi ĉapelitajn literojn estas Ek, implementita de Jurij Finkel. Ek estas programo kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en ĉiuj vindozaj programoj, ĝuste subtenantaj Unikodon (kiel Word, Outlook, Internet Explorer, Mozilla kaj aliaj), kaj eventuale en aliaj programoj, permesantaj enmeton en signaro Latina-3.

Ek funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista. Ĝi permesas uzi prefiksajn kaj sufiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. Bildsimbolo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi Ek-on, klakante sur la bildsimbolo per maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakante per dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordo-fenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon. Ek estas elŝutebla de la retejo de Jurij Finkel.

Se vi spertas problemojn kun EK aŭ simple volas provi alian programon por tajpi ĉapelitajn literojn en via vindoza komputilo, pripensu uzi Tajpi de Thomas James.

Tajpi ĉapelitajn literojn en Makintoŝo: ne per programo, sed klavararanĝo

Sur Makintoŝaj komputiloj kun OS X vi povas tajpi Esperantajn supersignojn per la provizita klavararanĝo (ankaŭ nomita “klavarfasono”) U.S. Extended kaj per diversaj elŝuteblaj aranĝoj.

La “vastigita” klavararanĝo U.S. Extended
De la “Apple”-menuo (ĉiam supre maldekstre sur la ekrano) vi elektu “System Preferences” kaj poste “Language & Text”. Sub la langeto “Input menu” vi ŝaltu “U.S. Extended”. Estas konsilinde ankaŭ difini fulmklavon por baskuli inter la klavararanĝoj (ekz. ctrl-alt-cmd-space), kaj ŝalti “Show input menu in menu bar”. Se vi ŝaltas ankaŭ “Keyboard viewer” (supre de la listo de naciaj klavaroj) tio helpas kompreni kion faros la diversaj klavkombinoj.Por tajpi “eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde”, vi tajpu alt-6 sekve de h/s/g/ktp por la ĉapeloj, kaj alt-b sekve de u por la ŭ.

Por tajpi Esperanton bone funkcias ankaŭ la vastigita norvega klavaro. Bonan version de tiu klavaro eblas elŝuti de la retejo de Jardar Eggesbø Abrahamsen.

Elŝuteblaj klavararanĝoj: alt-metodo
La supra solvo nur funkcias por komputiloj kun qwerty-klavaroj. Jaz Brown kreis elŝuteblajn klavararanĝojn kiuj estas uzeblaj por azerty- kaj qwerty-klavaroj. Jen kiel uzi ilin:

  1. elŝutu USEsperanto.zip
  2. malfermu la dosieron “U.S. Esperanto” kaj kopiu “Esperanto.bundle” al
  3. Macintosh HD\Library\Keyboard Layouts (angle)
    Macintosh HD\Bibliotheek\Keyboard Layouts (nederlande)
    Macintosh HD\Bibliothèque\Keyboard Layouts (france)
  4. restartigu vian komputilon
  5. iru al “System Preferences” (nl: systeemvoorkeuren, fr: préférences système) kaj elektu “Language & Text” (nl: Landinstellingen, fr: Langue et texte)
  6. alklaku la langeton “Input Sources” (nl: invoermenu, fr: méthodes de saisie)
  7. ŝaltu la opcion “Show input menu in menu bar” (nl: toon invoermenu in menubalk, fr: afficher le menu Saisie dans la barre des menus)
  8. ŝaltu “French Esperanto” por azerty-klavaro kaj “U.S. Esperanto” por qwerty-klavaro
  9. fermu la agordaron “System Preferences”
  10. elektu “French Esperanto” aŭ “U.S. Esperanto” en la falmenuo apud la horindiko dekstre supre

Jen ĉio! Nun vi povas uzi ĉapelitajn literojn en via Makintoŝa komputilo uzante alt+[la litero], ekzemple alt+c por “ĉ” kaj alt+g por “ĝ”.

Atentu: la solvo estas por francaj azerty-klavaroj. Kelketaj klavoj, kiel la @-signo troviĝas en alia loko en alilandaj azerty-klavaroj. Konkrete por belga azerty-klavaro @ temas pri la klavo kun la £-signo: alt+`.

Elŝuteblaj klavararanĝoj: x-metodo
Kalle Kniivilä instalis klavararanĝon kiu ĉapeligas dum li tajpas “ikse”. Eblas preni la klavaron ĉi tie.

“ESF” estu interpretata kiel Esperanta-Sveda-Finna. Ĝi estas do bazita sur la finna-sveda klavaro, kiu enhavas la literojn ÅÄÖ sur apartaj klavoj dekstre de L. Vi povas eventuale mem adapti la klavararanĝon per la senpaga programo Ukelele.

Ĉapelitaj literoj en Linukso: sufiĉas agordi

Por bone uzi Esperanton en Linukso, necesas iom da agordado de la sistemo. Ekzemple necesas, ke la sistemo uzu unikodan lokaĵaron.

Pluraj Linuksaj distribuoj (precipe tiaj, kiuj baziĝas sur “Debian”, ekz. “Ubuntu” kaj “Kubuntu”) nuntempe jam enhavas pretan Esperantan klavararanĝon. Se vi instalis ĉiujn bezonatajn pakaĵojn por Esperanta lingvosubteno, tiam tiu klavararanĝo jam devas esti elektebla.

En la retejo de Bertilo Wennergren vi trovos detalajn informojn pri pluraj distribuoj de Linukso.

Komputeko