prikomputila terminokolekto

Fontindikoj

En la Komputeko ni provas ĉiam aldoni minimume unu fontindikon ĉe tradukoj de terminoj. Ĉefe kiam malsamaj fontoj rekomendas alian tradukon, povas estas interese kompari inter ili.
Momente la menciitaj ligiloj ĉe fontindikoj ligas al la verko mem aŭ al informoj pri la verko. Ni planas estonte interalie rekte ligi al kapvortoj de la fontindikoj.

Ĉefaj fontoj - Esperanto

Jen superrigardo kun mencio pri kiuj verkoj temas kaj kiom ofte fontindikoj aperas en la Komputeko.

950+ KompLeks Komputada Leksikono de Sergio Pokrovskij, redakcio dudek oka
920+ OOo.org OpenOffice.org-labordosiero kaj konkludoj de diskutoj en dissendolistoj kaj dum la kunveno de la tradukskipo en Cambridge
900+ TekVort Teknika Vortaro angla - pola - Esperanto de Jerzy Wałaszek
850+ Bertin Computer Dictionary, malneta eldono de komputila terminaro de Christian Bertin, eldonita de la redaktoro. Estas tre interesa fonto por kompari, ĉar la verko datas de la jaro 1985. Post aldonado, Yves konkludis ke multaj tradukoj kiujn proponas la terminaro hodiaŭ ankoraŭ estas uzataj.
340+ ReVo Reta Vortaro, la terminoj de la fako Komputiko
225+ KDE Yves aldonis la laborvortaron de la tradukskipo de KDE al la Komputeko
165+ PIV Plena Ilustrita Vortaro, eldono 2002
150+ Lode VDV Lode Van de Velde, prezidanto de la Flandra Esperanto-Ligo, atente provlegis la tutan Komputekon kaj donis multajn valorajn konsilojn. Li ankaŭ helpis traduki pli malfacilajn terminojn.
125+ Drupalo Yves provlegis la tradukon de la enhav-mastruma sistemo Drupalo kaj aldonis kelkajn interesajn terminojn al la Komputeko
120+ KompList Komputila Vortlisto
80+ Pekoteko Yves traserĉis la tri volumnojn de la Plena Pekoteko, sed bedaŭrinde ne trovis multajn vortojn kiujn oni nuntempe uzas rilate komputiko.
80+ FEL Interreta vortareto de Paul Peeraerts
50+ Vikipedio Ankaŭ la reta enciklopedio Vikipedio ludas rolon en la Komputeko.
40+ Firefox Yves provlegis la labordosieron de la Firefox-tradukskipo kaj farante tion aldonis kelkajn terminojn al la Komputeko.
30+ KompBaz Komputada Baza Terminaro de Gerhard Kalckhoff kaj Antony C. Pick
25+ EO-NL 4 Vortaro 4.0 nederlanda-Esperanto de Petro De Smet

Malgarantio

Ĉiujn terminojn kaj fontindikojn mane aldonis Yves Nevelsteen al la datumbazo. Ni ne povas doni garantion pri la fontoj. Se vi volas esti certa, indas ĉiam kontroli en la verko mem.

Ne ekzistas aŭtomata ligo inter la Komputeko kaj la fontindikoj. Se intertempe la aŭtoro de verko ŝanĝis tradukon, ne ĉiam ni povas scii pri tio.

Ne hezitu sciigi nin pri eventualaj eraroj.
Komputeko