iOS kaj Esperanto

Klavaro

Mi forte rekomendas SwiftKey. Subteno por Esperanto ekzistas ekde majo 2017 kaj uzantoj pri ĝi entuziasmas. Estas pluraj klaraj avantaĝoj:
  • Ĝi funkcias per la plurlingva eniga sistemo de Swiftkey. Ne plu necesas ŝalti inter pluraj klavararanĝoj.
  • Ĝi sugestas vortojn por povi pli rapide tajpi. Se ekzemple vi tajpas "cirkau", per tuŝeto vi povas ŝanĝi tion al "ĉirkaŭ".
  • Ĝi enhavas logikajn vortkombinojn. Se ekzemple vi tajpas "mi ne", aŭtomate SwiftKey sugestas la vortetojn "estas", "scias" kaj "povas". Tio ege plirapidigas la tajpadon!
Nur funkcias ekde iOS 9. Informoj (en la angla) vi trovos en la retejo de Swiftkey. Elŝuti ĝin eblas sur la iTunes-paĝo.

Viacheslav Shklyaev kreis klavaron per kiu vi povas tajpi ĉapelitajn literojn. Komence oni devas iom alkutimiĝi, sed estas interesa alternativo. Nur funkcias ekde iOS 8.1. iTunes-paĝo.

Chuck Smith ankaŭ kreis (pagitan) klavaron por iOS, sed ĝi ne plu estas havebla. Informojn pri tio vi povas legi en Libera Folio.

Vortaroj

E@I kreis retejon kun la datumoj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La retejo estas tre bone uzebla en iPhone kaj iPad. Ĝi tamen estas alirebla nur rete. La retejo de la reta PIV.

Robin Hill kreis iOS-version de la fama Reta Vortaro. Ĝi estas plurlingva kaj tre rekomendinda. Ekde iOS 8.0. iTunes-paĝo.

Angla-Esperanto vortaro kun datumoj bazitaj je la ESPDIC de Paul Denisowski. Ekde iOS 6.0. iTunes-paĝo.

Lerniloj

Duolingo, unu el la plej famaj kursoj por lerni Esperanton, estas ankaŭ havebla por iOS. Atentu: kvankam la iOS-aplikaĵo estas bonege farita, la reta versio de Duolingo estas pli "riĉa", je ĝi vi trovos pli da klarigoj. iTunes-paĝo.

Eurotalk kunlabore kun Edukado.net kreis aplikaĵon por lerni Esperanto. Ĝi estas pagenda, sed inda. iTunes-paĝo. (ekde iOS 7.0)

Speak and Learn estas aplikaĵo per kiu vi povas facile trovi liston de plej oftaj frazoj laŭ situacioj. Ne nur utilas por Esperanto!
Retejo de la projekto Speak and Learn. iTunes-paĝo. (ekde iOS 7.0)