Lingvaj konsideroj

Faka/ĉiutaga vorto

Se temas pri faka afero/agado/funkcio, vi certe rajtas uzi fakvorton - ekzemple “pivoti” estas faka agado en tabelkalkulilo; oni bezonas iom da sperto aŭ klereco por scii pri kio ĝi temas, aŭ kiam uzi ĝin. Se temas pri ĉiutaga afero/agado/funkcio, prefere uzu ĉiutagajn vortojn por priskribi ĝin, por ke malsperta uzanto ja komprenu la vorto(j)n.

Infinitivo/imperativo

La tradukteamo de OpenOffice.org uzas la jenan regulon pri uzado de imperativo en surekranaj tekstoj kaj menueroj: oni uzu ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. “Entajpu vian pasvorton” aŭ “Elektu el la ĉi suba listo”. Krom tio, oni uzu i-formojn: “Konservi la dosieron”, “Kopii la tekston”, k.s.

Majuskloj

“Enmeti Filmon kaj Sonon” kun tri majuskloj estas sufiĉe nekutima stilo en Esperanto. Prefere uzu “Enmeti filmon kaj sonon”. Ene de la tradukteamo de OpenOffice.org oni decidis uzi majusklojn nur komence de fraz(er)oj. Laŭ PMEG, se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj. Komputeko aplikas la regulojn de la Monato-redakcio, kiu emas pli minuskligi.

CD ROM - DVD

“Lumdisko” estas tegmenta termino por KD-oj, DVD-oj kaj aliaj specoj de diskoj, kiuj iel funkcias per lumo (lasero). Oni registras (aŭ skribas) dosierojn sur lumdiskon. Kelkaj tipoj de lumdiskoj ankaŭ permesas kopii kaj forigi dosierojn. Viddiskoj, kiujn oni uzas por spekti filmojn, ĉiam estas nurlegaj. Povas okazi ke ili estas protektataj kontraŭ kopiado en diversaj manieroj. Kiam oni konservas dosierojn sur KD aŭ DVD, plej ofte oni parolas pri “registri sur” (to burn).

User

“Uzanto” estas malfacila vorto. “Uzanta man-libro” ekzemple neniel estas “user manual”. “Manlibro por uzantoj” aŭ “Uzanto-manlibro” estas eblo elturniĝi. Pro la neeblo diri “uzanta manlibro”, kelkaj fakuloj provis enkonduki “uzula”n. Plej multaj esperantistoj, ekzemple la membroj la tradukteamo de Open Office.org, ne uzas tiun ĉi vorton, ĉefe ĉar jam ekzistas “uzanto” kaj ĉar “uzi” estas verba radiko kiun oni normale substantivigas per “-anto”.

Database

En praktiko plej multaj esperantistoj tradukas tiun ĉi terminon per “datumbazo”. Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon “datenbazo”, supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo “datumi” (proksimume “datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam”). La formo “dateno” restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia. Tial en Komputeko vi ne trovos “datenbazo”.

Browser

La ĝenerala traduko de “browser” estas “foliumilo”. Mi observis, ke multaj esperantistoj nuntempe uzas la terminon “retumilo” por “web browser”. Tio ne estas tute ĝusta, “retumilo” estas ilo por retumi; en la angla “internet suite”. ”Retumi” povas same bone esti legi mesaĝojn, okupiĝi pri mastrumado de retservilo per FTP, k.s. Ekzistas ankoraŭ aliaj variantoj, kiel “krozilo”. “Internet Explorer” estas foje tradukata kiel “Interreta Esplorilo”. “Navigilo” nuntempe estas ekuzata kiel traduko de la angla “GPS”, la aparato kiun pli kaj pli da homoj uzas en la aŭto por trovi la vojon.

Link

“Ligo” estas la ligo inter du paĝoj. “Ligilo” estas la substrekita vorto en retpaĝo kiu per alklako ligas vin al alia paĝo.

Preview

Depende de la kunteksto, eblas uzi “antaŭ-rigardi” aŭ “aspekto”. Tre plaĉas al mi “aspekto de la presotaĵo”.

Wizard

Post longa diskutado, en la tradukteamo de OpenOffice.org oni decidis ke “asistanto” estas la plej taŭga traduko. “Asistilo” laŭ pluraj spertuloj ne eblas, ĉar “wizard” ne estas ilo por asisti, sed kvazaŭ persono kiu asistas.

Tab

En Esperanto oni klare distingas inter “tabo” kaj “langeto”. Tabo estas komando, kiu en redaktilo movas la tajplokon al fiksita horizontala pozicio. Langeto estas elstara parto de komputila fenestro, facile alklakebla (ekzemple ĉe Mozilo Firefox). Tamen, principe la langetoj nur estas la supraj partetoj, kiujn oni alklakas por aperigi la respektivajn paĝojn. Vi ne malfermas langeton, sed malfermas folion alklakante langeton.

Ŝarĝi / ŝargi

“Ŝarĝi” signifas, ke oni surmetas aŭ enmetas ion, kio estu iel transportata aŭ kio pezas sur ion. “Ŝargi” signifas, ke oni enmetas aŭ surmetas ion, kio estu uzata (kio estas bezonata por ĝusta funkciado). Do oni ŝarĝas transportilojn (aŭtojn, ŝipojn...) per transportaĵoj, kaj pesilon per pezaĵoj, kaj personojn per taskoj; sed oni ŝargas fotilon per filmo, aparaton per baterio, baterion per elektro, kasedilon per kasedo, komputilon per disko, pafilon per kuglo ktp.

Bloki / bari / eksigi / ekskludi

Ĉiu membro de Ipernity povas persone “bloki” homojn. Tiam tiuj blokitoj ne plu povas komenti sub viaj fotoj. En la franca: bloquer. La tuto de la blokitaj homoj estas nomita “Listo de blokitoj”.

Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas “bari” homojn. Tiam la barito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi. La barado estas portempa “puno”. En la franca: supprimer.

Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas “eksigi” homojn. Ankaŭ tiam la eksigito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi, sed la eksigo estas definitiva. En la franca: bannir.

Estas uzata krome la verbo “ekskludi”, kiu signifas bari kaj/aŭ eksigi. En la franca: exclure.

Formato / formo

“Formato” teorie temas ĉefe pri dimensioj laŭ alteco kaj larĝeco. JPG, DOC kaj PDF estas tri diversaj “dosierformoj”, ne “dosierformatoj”. En praktiko, ĉefe sub influo de naciaj lingvoj, multaj esperantistoj tamen (erare?) uzas la terminon “formato” pli vaste. Por eviti la diskutojn, oni povus ekzemple uzi PDF kaj Word kiel adjektivojn kaj skribi “PDF-a [podofoa] dosiero”. Ĉiu leganto komprenos ĉu “dosiero en PDF-a formo”, ĉu dosiero en “PDF-a formato”, ĉu dosiero de tipo PDF.

Cut and paste

La tuta metaforo pri “eltondi” kaj “alglui”, kiel uzita en komputilaj aplikaĵoj, venas de la antaŭa preparado de ĵurnaloj kaj revuoj, kie oni vere eltondis vortojn aŭ alineojn (t.e. oni tranĉis paperon per tondilo por elpreni kelkajn vortojn). Por aldoni vortojn, oni algluis paperon kun tajpitaj vortoj sur ĝi. Kiam oni ekuzis komputilojn por enpaĝigi tekstojn, oni nature reuzis la samajn vortojn por la sama operacio, kvankam oni ne plu uzis veran tondilon aŭ gluon. Poste, kreantoj de komputilaj programoj plilarĝigis la sencon de tiuj vortoj, kaj nun eblas “eltondi” pli malpli ion ajn el unu aplikaĵo kaj “alglui” ĝin en alian, ĉu foto, ĉu teksto, ĉu datumoj, ktp.

Pixel

Iuj opinias, ke “bildero” estus pli bona traduko, ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri “rastrumo” sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo). [Sergio Pokrovskij]

Tipo / speco

Atentu pri la difereco inter “tipo” laj “speco” en Esperanto. En multaj esprimoj “type” estas tradukita per “tipo”, sed tio estas falsa amiko; plej ofte “type” estas “speco”. Bona ekzemplo estas “tipara tipo” por “font type”. “Tiparo” estas aro da tipoj, do “tipara tipo” pensigas pri unu el tiuj tipoj kaj ne pri “speco de tiparo”. Speco estas pli vasta kaj tipo pli detala. Do dosierspecoj estas bildoj, tekstoj, … kaj dosiertipoj estas JPG, BMP, PNG, TXT, DOC. Datumspeco estas numero kaj -tipo estas INT, LONG, DOUBLE, VARCHAR, NUMBER(12,4). [Edmund Grimley Evans]

Retadreso

En praktiko oni uzas “retadreson” kiel tradukon de “URL” kaj de “e-mail address”. Se vi volas esti pli klara, eblas uzi “reteja adreso” por URL kaj “retpoŝta adreso” por “e-mail address”.

Alfa kaj beta

En Esperanto oni parolas pri alfa-versio kaj beta-versio; kun streketo do.

“Alfa” kaj “beta” estas ne-Esperantaj vortoj, en kiuj la fina vokalo tute ne estas Esperanta finaĵo, ĉu ĝi estas “a”, ĉu “o”, ĉu io alia. Inter tiuj nomoj estas eĉ kelkaj, kiuj tute ne finiĝas per vokalo, sed la sistemoj por Latinliterigi/duon-Esperantigi/Esperantigi tiujn nomojn estas pluraj kaj diversaj. Se ili estas ne-Esperantaj vortoj (hazarde finiĝantaĵ per “a”) tiam ili estas O-karakteraj (sen O-finaĵo), kaj tiam nececas streketo inter “beta” kaj “versio”; do “beta-versio”.

Ne skribu do: “Ni eldonis tri alfajn kaj du betajn versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo.”

sed prefere

“Ni eldonis tri alfa-versiojn kaj du beta-versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo.”