prikomputila terminokolekto

Enkonduko

Komputeko estas la mallongigo de Prikomputila terminokolekto. La Pekoteko (perkomputora terminokolekto de Rüdiger Eichholz) inspiris nin uzi tiun nomon.

Komputeko ne estas vortaro, nek vera terminaro. Ankaŭ ĝi ne volas anstataŭi ekzistantajn iniciatojn (kiel Komputada Leksikono kaj ReVo), sed male ilin plifortigi – plifaciligante la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj.

Komputeko volas esti portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej multaj lingvoj, inter ili Esperanto, por stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.

Celoj

Plibonigo de la lingvouzo de la esperantistaro

Ni volas disponigi al la esperantistaro senpagan referencoverkon pri komputilaj terminoj. Tiel ni esperas plibonigi la lingvouzon de la esperantistoj, specife kiam temas pri komputilaĵoj. Eblas ankaŭ kunlabori kun vortaristoj por pliampleksigi kaj revizii iliajn verkojn.

Tro ofte esperantistoj uzas anglajn terminojn, simple ĉar ili ne konas, nek facile retrovas taŭgajn terminojn en Esperanto. Tiuj terminoj tamen ekzistas, ni ilin do uzu.

Protekti lingvojn kaj kulturojn

La projekto Komputeko ne nur celas esperantistojn. Ni volas doni al tradukistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj interesitoj plurlingvan referencoverkon pri komputilaj terminoj el aŭ al siaj gepatraj lingvoj.

En la nederlanda lingvo, ekzemple, ja ekzistas retaj fakvortaroj pri komputilaj vortoj. Tamen plej multaj retejoj celas nur klarigi la terminojn kaj ne vere zorgas pri fontindikoj, alternativoj kaj korekta skribmaniero. Komputeko volas esti konstante ĝisdatigita profesie uzebla retejo kiu helpas interesitojn uzi ĝustan lingvon.

Ankaŭ eblos, ekzemple, kontakti revuojn kiam en iu artikolo aperas strangaj vortoj kaj proponi al ili uzi la Komputekon. Ne nur ili disponos je senpaga, fidinda laborinstrumento (ĉar fontoj estas la ĉefaj respektataj verkoj), sed samtempe ili sendube ankaŭ povus konvinkiĝi ke Esperanto vere funkcias kiel neŭtrala interlingvo, eĉ por komunikado pri komputilaj terminoj.

Stato de la projekto

La 13-an de majo 2008 en la Komputeko aperas 7665 usonanglaj radikvortoj kun 7543 (98,4%) tradukoj en Esperanto, 4913 (64,1%) en la nederlanda, 3681 (48%) en la franca kaj 3408 (44,5%) en la franca.

En la testa varianto aperas 3249 (42,4%) tradukoj en la hispana, 1405 (18,3%) en la pola kaj 314 (4,1%) en la kataluna lingvoj.

Kunlaborantoj

Kunlaboras al Komputeko momente

Konfirmis uzi la Komputekon

Kontaktu nin se ankaŭ vi volas kunlabori!

Lastaj ŝanĝoj: 2008-05-13
Datumbaza ĝisdatigo: 2008-05-13
Ideo kaj datumbazo: Yves Nevelsteen - yves ĉe ikso punkto net
PHP kodo: Tomek Stachowicz - tst ĉe o2.pl
Momenta gastigo: servilo de E@I
Antaŭa gastigo: servilo de la klubo Varsovia Vento

Komputeko