prikomputila terminokolekto

Rekomenditaj programoj kaj retaj ludoj

En la reto ekzistas amaso da esperantlingvaj programoj kaj ludoj. Bedaŭrinde ne ĉiuj estas same bonkvalitaj. Jen superrigardo de programoj kaj retaj ludoj kiujn mi rekomendas.

Programoj

Libreoffice

LibreOffice estas libera oficeja programaro por Vindozo, Makintoŝo kaj Linukso, kiu donas al vi ses utilajn aplikaĵojn por ĉiuj viaj bezonoj por verki kaj redakti dokumentojn: Writer, Calc, Impress, Draw, Math kaj Base.

LibreOffice estas havebla en Esperanto. La traduklaboro estas grandparte farita de la tradukskipo sub gvidado de Tim Morley. Vi povas legi pri tio en Libera Folio.

Notepad++

Notepad++ estas senpaga tekstoredaktilo por Vindozo. Danke al la facileco kaj riĉeco de ĝiaj funkcioj, oni povas uzi ĝin por multaj celoj, sed ĝi estas kreita ĉefe por programado (ĝi rekonas ĉiujn plej konatajn programlingvojn kaj multajn aliajn). Notepad++ enhavas multajn funkciojn, kiuj helpas dum legado kaj redaktado de tekstdosieroj, inter kiuj estas la ebleco malfermi multajn dokumentojn samtempe, tuta menuo kun opcioj por signarkodoj (unikodaj kaj regionaj), tre povaj funkcioj pri serĉado

Memrise

Per la reta programo Memrise vi povas ekzerci la liston de plej ofte uzataj prikomputilaj vortoj.

Retaj ludoj

Skrablo

Skrablo estas krucvortludo por du ĝis kvar personoj. Per tegoletoj reprezentantaj literojn de diversaj valoroj estas farataj sur la tabulo vortoj, kiuj estas interligendaj kiel ĉe krucvortenigmo. Estas atingenda kiom eble tiom multaj poentoj pere de lerta eluzado kaj kombinado de la litervaloroj kaj la premitabuleroj.

En la retejo de la ludo vi trovos la kvantojn kaj valorojn de la tegoletoj por ludi skrablon en Esperanto. Eblas ludi ĝin en la retejo mem.

Se vi volas ludi esperantlingvan skrablon eksterrete, vi povas elŝuti folion en datumformo Microsoft Word/OpenOffice Writer. Nur necesas presi la folion kaj eltondi la literojn. Eventuale vi povas plastigi la folion antaŭ ol vi la literojn eltondas.

Komputeko