|
prikomputila terminokolekto |
Komputeko estas la mallongigo de Prikomputila terminokolekto.
La Pekoteko (perkomputora terminokolekto de Rüdiger Eichholz)
inspiris nin uzi tiun nomon.
Komputeko ne estas vortaro, nek vera terminaro. Ankaŭ ĝi ne volas
anstataŭi ekzistantajn iniciatojn (kiel Komputada Leksikono kaj ReVo),
sed male ilin plifortigi – plifaciligante la aliron al kaj la komparon
inter la diversaj vortaroj.
Komputeko volas esti portalo de prikomputilaj terminoj en kiel eble plej
multaj lingvoj, inter ili Esperanto, por stimuli ĝustan lingvouzon kaj
kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino.
Ni volas disponigi al la esperantistaro senpagan referencoverkon pri komputilaj terminoj. Tiel ni esperas plibonigi la lingvouzon de la esperantistoj, specife kiam temas pri komputilaĵoj. Eblas ankaŭ kunlabori kun vortaristoj por pliampleksigi kaj revizii iliajn verkojn.
Tro ofte esperantistoj uzas anglajn terminojn, simple ĉar ili ne konas, nek facile retrovas taŭgajn terminojn en Esperanto. Tiuj terminoj tamen ekzistas, ni ilin do uzu.
La projekto Komputeko ne nur celas esperantistojn. Ni volas doni al tradukistoj, ĵurnalistoj, verkistoj kaj aliaj interesitoj plurlingvan referencoverkon pri komputilaj terminoj el aŭ al siaj gepatraj lingvoj.
En la nederlanda lingvo, ekzemple, ja ekzistas retaj fakvortaroj pri komputilaj vortoj. Tamen plej multaj retejoj celas nur klarigi la terminojn kaj ne vere zorgas pri fontindikoj, alternativoj kaj korekta skribmaniero. Komputeko volas esti konstante ĝisdatigita profesie uzebla retejo kiu helpas interesitojn uzi ĝustan lingvon.
Ankaŭ eblos, ekzemple, kontakti revuojn kiam en iu artikolo aperas strangaj vortoj kaj proponi al ili uzi la Komputekon. Ne nur ili disponos je senpaga, fidinda laborinstrumento (ĉar fontoj estas la ĉefaj respektataj verkoj), sed samtempe ili sendube ankaŭ povus konvinkiĝi ke Esperanto vere funkcias kiel neŭtrala interlingvo, eĉ por komunikado pri komputilaj terminoj.
La 6-an de septembro 2007 en la Komputeko aperas 4755 usonanglaj radikvortoj kun 4561 (96%) tradukoj en Esperanto, 2334 (49%) en la nederlanda, 1295 (27%) en la pola kaj 432 (9%) en la franca.
Kunlaboras al Komputeko momente Konfirmis uzi la Komputekon
Kontaktu nin se ankaŭ vi volas kunlabori!
Lastaj ŝanĝoj: 2007-09-14Stato de la projekto
Kunlaborantoj
Datumbaza ĝisdatigo: 2007-09-06
Ideo kaj datumbazo: Yves Nevelsteen - yves ĉe ikso punkto net
PHP kodo: Tomek Stachowicz - tst ĉe o2.pl
Momenta gastigo: servilo de E@I
Antaŭa gastigo: servilo de la klubo Varsovia Vento