Makintoŝo kaj Esperanto

Elŝuteblaj klavararanĝoj: alt-metodo

Mi esploris multajn manierojn tajpi ĉapelitajn literojn sur Mac OS X. La plej facila kaj konvena solvo laŭ mi estas instali klavararanĝon. Mi provizore disponigas ĉi tie nur solvon por "universala" (usona) QWERTY-klavaro kaj por belga kaj franca AZERTY-klavaroj.

  1. elŝutu Esperanto.bundle.zip
  2. kopiu Esperanto.bundle al
  3. Macintosh HD\Library\Keyboard Layouts (angle)
    Macintosh HD\Bibliotheek\Keyboard Layouts (nederlande)
    Macintosh HD\Bibliothèque\Keyboard Layouts (france)
  4. tajpu vian pasvorton
  5. restartigu vian komputilon
  6. iru al “System Preferences” (nl: Systeemvoorkeuren, fr: Préférences système) kaj elektu “Language & Text” (nl: Taal en tekst, fr: Langue et texte)
  7. alklaku la langeton “Input Sources” (nl: Invoerbronnen, fr: Méthodes de saisie)
  8. ŝaltu la opcion “Show input menu in menu bar” (nl: Toon invoermenu in menubalk, fr: Afficher le menu Saisie dans la barre des menus)
  9. ŝaltu “Belga Esperanto” por belga AZERTY-klavaro, “Franca Esperanto” por franca AZERTY-klavaro kaj "U.S. Esperanto" por usona QWERTY-klavaro
  10. fermu la agordaron “System Preferences”
  11. elektu “Belga Esperanto”, “Franca Esperanto” aŭ "U.S. Esperanto" en la falmenuo apud la horindiko dekstre supre

Jen ĉio! Nun vi povas uzi ĉapelitajn literojn en via Makintoŝa komputilo uzante alt+[la litero], ekzemple alt+c por “ĉ” kaj alt+g por “ĝ”.

La “vastigita” klavararanĝo U.S. Extended

Sur Makintoŝaj komputiloj vi povas ankaŭ tajpi Esperantajn supersignojn per la provizita klavararanĝo U.S. Extended.

De la “Apple”-menuo (ĉiam supre maldekstre sur la ekrano) vi elektu “System Preferences” kaj poste “Language & Text”. Sub la langeto “Input menu” vi ŝaltu “U.S. Extended”.

Por tajpi “eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde”, vi tajpu alt-6 sekve de h/s/g/ktp por la ĉapeloj, kaj alt-b sekve de u por la ŭ.

Aliaj programetoj pri kiuj mi legis, sed kiujn mi ankoraŭ ne testis: