Esperanto en Benelukso

Novaĵkanalo kaj fotokanalo Beneluksaj

En Telegram ekzistas nova plurlingva novaĵkanalo kun prilingvaj artikoloj. La celgrupo estas precipe beneluksaj esperantistoj. Por aliri la kanalon, vi ne devas membriĝi en Telegram. Sufiĉas alklaki ĉi tie. Ĝuu 🙂

Fotoj de kunvenoj de esperantistoj en Benelukso aperas en la Fotokanalo Beneluksa. Ĉu vi mem havas fotojn kiujn vi volas publikigi tie? Kontaktu pri tio Yves per ĉi tiu formularo.

Cetere… se vi interesiĝas pri diversaj artikoloj kaj blogoj en Esperanto, mi rekomendas foje esplori ĉi tiun paĝon.

Beneluksa Kongreso

En Benelukso ĉiujare okazas Beneluksa Kongreso. En 2019 ĝi okazis en Charleroi; vidu ĉi tiun paĝon. Tie ĝi denove okazos en 2020 de la 17-a ĝis la 20-a de septembro. Bazaj informoj jam estas haveblaj en Eventa Servo, detaloj sekvos.

Aliaj gravaj kaj regule revenantaj eventoj en Benelukso estas la Studosemajnfino de Esperanto Nederland, la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la decembra tutbelga Zamenhoffesto kaj la printempa renkontiĝo PEKO.

Kluboj kun aktiva programo en nia regiono troviĝas interalie en Antverpeno, Amsterdamo, Bruselo, Charleroi, Eindhoven, Gento, Kelmis, Lieĝo, Limburgo, Loveno, Loveno-la-nova, Ostendo, Tilff kaj Utrecht.