XK - la iksa klavaro por Esperanto en Vindozo

Jen facilega programo por Vindozo (7, 8.1 kaj 10) por ebligi la simplan tajpadon de Esperanto. Ĝi bezonas nek instalon nek agordojn, simple lanĉu la programon kaj tiam tuj eblas tajpi cx gx hx jx sx vx. La programeto XK celas ne nur esperantistojn sed ankaŭ neesperantistojn kaj neprogramistojn - homoj kiuj plej ofte ne volas desegni propran klavaranĝon kaj deziras plej simplan kaj plej rapidan solvon kiu ne ĝenos sian nacilingvan klavaranĝon.

(1) alklaku la sekvantan ligilon per la dekstra musbutono: xk.exe

(2) elektu kie vi volas konservi la dosieron ("Save link as...")

(3) lanĉu la dosieron per duobla klako je ĝi

(4) tajpu per: cx gx hx jx sx vx

Unua lanĉo: Microsoft SmartScreen

Bedaŭrinde, kiam vi unuafoje lanĉas la programeton XK en Vindozo 10, SmartScreen protestas. Ne zorgu, ne estas risko. Por ekuzi XK, alklaku la tekston "Pliaj informoj" [More info] kaj poste elektu "Tamen lanĉi" [Run anyway]. Jen ekrankopioj en la angla por doni al vi ideon:


Posta uzado

Atentu ke XK ne estas instalata, do se vi volas per ĝi tajpi ĉapelitajn literojn, vi ĉiufoje mane ekigu ĝin post malŝalto de la komputilo.

Teorie eblas aŭtomate lanĉi ĝin je la starto de Vindozo, kopiante (ligilon al) la programo al la dosierujo Startup, sed tion la programintoj de XK malrekomendas.

Opcioj

Se dekstre malsupre vi alklakas la programan bildsimbolon per la dekstra musbutono, eblas elekti opciojn:

Elektu "CXVX" por simpla tajp-metodo (la defaŭlta): tajpu cx gx hx jx sx vx por la supersignitaj literoj ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ (supersignitaj literoj estas raraj en Esperanta teksto, malpli ol 3%, do premi senpaŝan klavon, x, por ĉiu supersigno ne estas pene)
Elektu "QWYX" por rapide harmonia tajp-metodo: kiel harmonia tajp-metodo kun Ekverto, do estas x=ĉ w=ĝ ^h=ĥ ^j=ĵ q=ŝ y=ŭ
Elektu "^C)X" por harmonia tajp-metodo: \a=à /e=é //u=ű ^o=ô :a=ä ~n=ñ #=å *c=ċ >c=č )g=ğ ,c=ç ... ;,=, ;/=/ ktp (vidu fonton por plena listo)

XK funkcias en Vindozo kun multaj programoj inkluzive de VIM. Aŭtomata lanĉo je starto de Vindozo ne estas rekomendata. Je eventuala paneo, provu reg-alt-viŝ kaj mortigu xk.exe. XK estas senvirusa (la fonto de XK funkcias sur kodo de autohotkey.com kiu devus esti senriska). XK estas senpaga kaj sengarantia; uzo estas je propra risko. Oni ne rajtas vendi XK. Oni ja rajtas modifi la fontan tekston por persona uzo kun mencio pri lingvo.org bonvole.

Mi kopiis plej multe de la ĉi-supraj informoj de la retejo Lingvo.org/xk. Mi nur iom modifis la tekston kaj aldonis bildojn kun la celo pliklarigi kaj disponigi kopion, kaze ke la retejo iam ial ne estus disponebla.