Atentigoj pri tradukado

  • Enkonduko

Ĉi tiun dokumenton verkis kaj regule ĝisdatigas Yves Nevelsteen. Li kreis la komputilan terminokolekton Komputeko kaj multe provlegis kaj pridiskutis tradukojn de komputilaj programoj kaj retejoj.

Helplingvoj

Multe helpas bone traduki se vi povas uzi duan aŭ trian helplingvon, ekzemple por kompreni ĉu oni celas verbon aŭ substantivon. Tion eblas agordi en la tradukejoj kiel tiuj de Translatewiki kaj Facebook. En praktiko precipe multe helpas aldoni grandan lingvon kiel la franca kaj/aŭ la hispana, ĉar ofte ekzistas tradukitaj tekstoĉenoj en tiuj lingvoj. Sed evidente forte dependas de la lingvo kiun vi regas. Ideale vi regu la finnan aŭ la islandan, ĉar en tiuj du lingvoj oni plej ofte tradukas prikomputilajn vortojn anstataŭ transpreni la anglan…

Oftaj eraroj

Eraroj de komencintoj

Sufiĉe ofte komencintoj ek-tradukas komputilajn programojn. Mi malrekomendas tion! Nur malhelpas.

Estas sufiĉe bazaj reguloj, sed tamen provlegante ofte aperas jenaj eraroj:

  • demanda frazo komenciĝu per ‘Ĉu’
  • nombro de, ne nombro da
  • load: ofte temas pri ŝargi, ne pri ŝarĝi. Sed dependas de kunteksto.
  • sia versus ŝia/lia
  • this: ĉi tiu, ne tiu
DUOLINGO – mesaĝo de Emerson 13 jan. 2016 18:13
Saluton, teamo!

Mi observis, ke vi estas cxiam liberaj pri la traduko de “this” kaj “that”, permesante ambaux “cxi tiu” aux “tiu“.

Tamen, konsultinte miajn gramatikojn de Esperanto (inter ili, POMEGO de Wennergren) kaj de la angla, mi vidas, ke la afero devas esti pli precize komprenata…

Laux mi, Esperanto estas tre preciza lingvo, kiu ne bezonas speguli la konfuzojn de la naciaj lingvoj.

En la portugala, kaj en la angla, estas gramatika diferenco inter “isto/isso”, aux “this/that”, sed la cxiutaga diskurso ne kutime konsideras tiun nuancon. Ekzemple, kiam oni diras “What do you think about this?”, almenaux laux la gramatikoj kaj vortaroj, oni referas al la sekvonta dirajxo. Kaj kiam oni diras “What do you think about that?”, oni referas al la jxusdirita ajxo.

Kaj almenaux en la fizika senco, “this” povas nur referi al la plej proksima ajxo al la parolanto, kaj “that” devas referi al io malproksima. Do, por fizike proksimaj aferoj, ni uzu “cxi tiu(j)”, kaj por malproksimaj aferoj, oni diru “tiu(j)”.

Kiel vi opinias pri tio? Mi ne volas komenci revolucion, sed nur pridiskuti interesan nuancon por tradukistoj…

Amike,

Emerson

Kompreneble en malsamaj lingvoj varias la preciza signifo de la vortoj “tio” kaj “ĉi tio”, kaj mi pensas, ke tiu variado verŝajne okazas ankaŭ en Esperanto. La problemo ne rilatas al loko, ĉar estas sufiĉe klare, ke “ĉi tiu” estas io proksima al la parolanto, kaj “tiu” estas malproksima.
Sed verŝajne estas malsamaj uzoj de “tio” kaj “ĉi tio”, kiam temas pri io pri kio oni ĵus parolis aŭ intencas paroli. La diferenco pri kiu parolas Emerson estas io tre subtila, pri kiu eĉ nacilingvaj parolantoj ne estas konsciaj. Mi ne scias, ĉu vere en la angla oni ĉiam uzas la lingvon precize tiel, aŭ ĉu tio estas simpligo por lingvolernantoj.
Ĉiuokaze, la kurso de Duolingo estas kurso por komencantoj. Mi opinias, ke ni ne okupiĝu pri tiaj subtilaĵoj, kiuj estas pli gravaj por progresintoj. En la praktiko oni ne rimarkas miskomprenojn tiurilate.
Margo skribis, ke ni akceptas kaj “this” kaj “that” por “tio” kaj “tiu“. Kial ne resti ĉe la regulo, ke “tio/tiu” signifas “that”, kaj “ĉi tio/tiu” signifas “this”?
Anna Löwenstein

Chuck Smith chuck@chucksmith.de via googlegroups.com
14 jan. 2016 13:26 al duolingo-team-eo-en@googlegroups.com

Nu, mi komence ankaŭ volis, ke “this” ĉiam havu “ĉi”, sed poste mi
konvinkiĝis, ke oni fakte ofte ne parolas tiel (fakte, mi devus diri
“ĉi tiel”, ĉu ne? “like this?”). Mi ŝatas kiel ĝi nun estas. Kaj mi
devas ankaŭ memorigi, ke nia kurso ne estas nur por komencantoj, sed
ankaŭ por progresantoj.

Mi ne vere havas fortan opinion ĉiukaze kaj do emas resti kun la
antaŭa decido. Mi havas la impreson tamen, ke Yves pretus fari la
laboron ŝanĝi ĉiujn akceptitajn frazojn se ni decidas ŝanĝi tion. (Ĉu
mi ne devus diri “ĉi tion”, ĉar mi ja intencis diri “this”. Damne.)

Chuck

Oftaj eraroj – aliaj

• characters = signoj, ne karakteroj aŭ karaktroj
• video = filmeto aŭ videaĵo, ne video
• unconstructive = malhelpa, ne nekonstrua
• potential = ebla, ne potentiala
• collapse = maletendi, ne disfali (depende de kunteksto)
• start = startigi, ne starti
• restart = restartigi, ne restarti
• permanent = konstanta, ne permanenta
• new: ĉu nova aŭ novaj? Atenti pri la kunteksto, foje malfacilas.
• his/her: ofte estu sia kaj ne lia/ŝia
• event: okazaĵo; nur ‘evento’ kiam temas pri granda okazaĵo
• session: seanco, ne sesio
• feature: eblo, ne ebleco aŭ funkcio
• problemo with: problemo pri, ne kun
• follow: aboni, ne sekvi (tion elektis la tradukskipo de Facebook)
• thank you for making an edit: ‘dankon pro la farita redakto’, ne ‘dankon por fari redakton’
• to download: elŝuti, ne de ŝuti
• to upload: alŝuti, ne enŝuti
• type: speco, ne tipo
• file format: dosierformo, ne formato. Formato temas pri dimensioj.
• email: en Esperanto oni distingas inter retpoŝto kaj retmesaĝo
• explanation: klarigo, ne ekspliko (prefere)
• expert: spertulo, ne eksperto (prefere)
• invalid: nevalida, ne malvalida
• direct: senpera, ne direkta
• enable: ŝalti, ne enŝalti
• configuration: agordoj, ne konfiguro
• select: elekti, ne selekti (krom en tre specifaj okazoj)
• albumo: fotaro, sed nur se en ĝi troviĝas nur fotoj. Se ankaŭ aŭdaĵoj kaj filmetoj aperas tie, tiam temas pri albumo aŭ, ekzemple, aŭdovidaĵujo
• information: informoj, ne informo
• passcode: pasvorto aŭ atingokodo, ne paskodo
• status: plej ofte stato kaj ne statuso
• to agree to: konsenti kun, ne al
• photo: plej ofte temas pri bildo, ne foto
• follower: abonantoj en Facebook, sekvantoj en Mastodon
• latest/recent videos: lastaj filmetoj, ne lastatempaj, freŝaj au ĵusaj
• promote: reklami aŭ privarbi, ne promocii
• boost: plirapidigi aŭ plikonatigi, ne promocii
• mark as read: marki kiel legitan, ne kiel legita
• you do not have permission: vi ne rajtas, ne ‘vi ne havas permeson’

next: sekva, ne sekvata, sekven aŭ posta

publish: publikigi, ne eldoni aŭ konservi

Novaj komputilaj radikoj kaj sufiksoj

  • bit-: bitigi, bitlibro, bitgazeto, bitĵurnalo, bitversio
  • trud-: trudaĵo, trudisto, trudvarbado, trudmesaĝo, trudmesaĝujo
  • ŝuti: elŝuti, alŝuti
  • tuj-: tujmesaĝilo, tuja elsendo, tujfilmeto, tujludado
  • reto: retpoŝto, retmesaĝo, retumi, retumilo, retejo, retaliro

Tegmentaj terminoj

La vorto “animalo” estas tegmenta termino por bestoj kaj homoj. Tiaj vortoj ankaŭ ekzistas por komputilaj vortoj. Jen kelkaj ekzemploj:

  • lumdisko
    • DVD
    • viddisko
    • KD
  • okazaĵo (Facebook-okazaĵo)
    • naskiĝtaga festo
    • evento
    • malferma tago

Malrekomenditaj neologismoj kaj aliaj ne-necesaĵoj kaj evitindaĵoj

  • alkroĉaĵo = aldonaĵo, kunsendaĵo
  • amplifiki = amplifi
  • amplifikatoro = amplifilo
  • asemblero = asemblilo
  • budĝeto = buĝeto
  • datenoj = datumoj
  • datenbazo = datumbazo
  • diĝita, diĝitala = cifereca
  • emajlo = retpoŝto, retmesaĝo
  • fajlo = dosiero
  • hakero = kodumulo
  • hardvaro = aparataro
  • informacio = informoj
  • karaktro = signo
  • komputero = komputilo
  • licenco = permesilo
  • paragrafo = alineo
  • softvaro = programaro
  • storo = memoro, memorilo
  • stori = enmemorigi
  • savi = konservi
  • uzula = de uzanto
  • versiono = versio
  • digital: bit- au cifereca, ne “digitala” aŭ “diĝita”
  • spam: trudaĵo, ne “spamo”
  • data: datumoj, ne datenoj
  • pixel: bildero, ne pikselo
  • preview: la uzanto povos antaŭrigardi (ekzemple) ligilon, sed la sistemo ĝin antaŭmontras

Traduki el la angla: atentu!

Gravas traduki ne tro litere el la angla. Tio precipe validas por tempo-indikoj, ekzemple ‘could not’ povas laŭ la kunteksto iĝi ‘ne povas’ kaj ‘was sent’ ‘estas sendita’ (kaj ne estis). Gravas ankaŭ pensi en Esperanto. ‘Are shown’ povas esti tradukita ‘estas montrataj’ aŭ ‘estas montritaj’; dependas en Esperanto ĉu unufoje aŭ ade ktp.

  • X liked your page: ŝatas, ne ŝatis (Eble ‘ekŝatis’).
  • ekzemplo de Facebook: “X estis markita en la afiŝo de Y” estu “X estas markita en la afiŝo de Y”

Please

  • Please select -> Elektu. En Esperanto oni ne nepre uzu ‘Bonvolu elekti’.
  • Please enter your password -> Entajpu vian pasvorton.
  • Please update now -> Ĝisdatigi nun, ne ‘Bonvole ĝisdatigu nun’ aŭ io tia.
  • Please enter a valid email address -> Entajpu validan retpoŝtadreson. Ankaŭ en la nederlanda oni estas malpli formala ol en la angla -> Voer een geldig e-mailadres in.

Pri LA

  • View profile -> Montri la profilon (komparu kun la franca)
  • Export channel history -> Eksporti la historion de la kanalo
  • View message -> vidi la mesaĝon

&-signo

Ne estas kutimo en Esperanto uzi la &-signon, kutime oni tion tradukas per ‘kaj’.

  • Agree & Continue: Akcepti kaj daŭrigi

Neniu

En Esperanto kutime oni ne uzas pluralon ĉe ‘neniu’. Teorie eblas ankaŭ uzi pluralon, sed ne necesas kaj do estas malrekomendita: se oni ne trovas 1, oni ankaŭ ne trovas plurajn…

  • No videos -> neniu filmeto.
  • No stickers found: neniu glumarko trovita.
  • No data found: neniu datumo trovita.

Ne troigu

Atentu pri troa tradukado. Foje estas rekomendita ne traduki ion, ekzemple nomojn de iuj klavoj. Ĉar (ankoraŭ) ne ekzistas fizikaj klavaroj en Esperanto, prefere ne traduku la Del-, Alt-, Esc-, Ctrl-, kaj Shift-klavojn. Ekzistas nomo por ĉiu unuopa klavo en Esperanto, do eblas uzi ilin en artikolo aŭ priskribo, sed prefere ne kiam temas pri tradukado de komputila programo, aŭ nur indikante la anglan nomon inter krampon.

Translations/GuidesList/Esperanto

Por ke traduko estu kohera kaj bonkvalita, gravas krei superrigardon dokumenton en kiu aperas interkonsentoj kaj elektoj. Iuj ekzemple preferas importi/eksporti, dum aliaj enporti/elporti. Iuj preferas uzi la -ujo-sistemon por landoj, dum aliaj preferas -io. Iuj preferas uzas “defaŭlta”, dum aliaj ne volas uzi tiun vorton. Ne tre gravas ke en Esperantujo ne estas interkonsento; neniam eblos trovi interkonsenton pri ĉio. Sed ja gravas ke la diversaj kuntradukantoj respektu tion kion oni grupe decidis.

Por tiuj kiuj uzas Komputekon kiel referencon, gravas konscii ke ĝi evoluas. Komence en ĝi ekzemple aperis nepra/malnepra pasvorto, kion mi anstataŭis per deviga/ne deviga. Ju pli oni okupiĝas pri tradukado, des pli oni spertiĝas kaj tio aŭtomate signifas ke foje evidentiĝas ke… mi eraris (parte aŭ tute). Alia ekzemplo estas “retumilo”. Nuntempe plej multaj esperantistoj uzas tiun vorton por “web browser” kaj ne (plu) foliumilo. Foje vorto iĝas laŭmoda, ĉar pluraj gravaj personoj aŭ eldonejoj ekuzas ĝin – bitlibro estas bona ekzemplo. En 2007 (laŭ mia observo) oni plej ofte uzis “cifereca” aŭ “elektronika”. Sendube iĝis laŭmoda la radiko bit-, ĉar ĝi estas mallonga kaj ebligas kombinadon: bitigi, bitrevuo, bitlibro, bitversio, bit papero,…

Apartigi Enkonduko / Unuopaj vortoj

https://help.launchpad.net/Translations/GuidesList/Esperanto

Faka/ĉiutaga vorto

Se temas pri faka afero/agado/funkcio, vi certe rajtas uzi fakvorton – ekzemple “pivoti” estas faka agado en tabelkalkulilo; oni bezonas iom da sperto aŭ klereco por scii pri kio ĝi temas, aŭ kiam uzi ĝin. Se temas pri ĉiutaga afero/agado/funkcio, prefere uzu ĉiutagajn vortojn por priskribi ĝin, por ke malsperta uzanto ja komprenu la vorto(j)n.

Infinitivo/imperativo

La tradukteamo de OpenOffice.org uzas la jenan regulon pri uzado de imperativo en surekranaj tekstoj kaj menueroj: oni uzu ĝin kiam temas pri instrukcio al la uzanto, ekz. “Entajpu vian pasvorton” aŭ “Elektu el la ĉi suba listo”. Krom tio, oni uzu i-formojn: “Konservi la dosieron”, “Kopii la tekston”, k.s.

Majuskloj

“Enmeti Filmon kaj Sonon” kun tri majuskloj estas sufiĉe nekutima stilo en Esperanto. Prefere uzu “Enmeti filmon kaj sonon”. Ene de la tradukteamo de OpenOffice.org oni decidis uzi majusklojn nur komence de fraz(er)oj. Laŭ PMEG, se oni faras el propra nomo alian vorton, kiu mem ne estas propra nomo, oni normale konservas la majusklon (ĉar la propranoma parto de la vorto restas propra nomo), sed oni ankaŭ povas minuskligi (ĉar la tuto ne plu estas propra nomo). La kutimoj estas tre diversaj. Komputeko aplikas la regulojn de la Monato-redakcio, kiu emas pli minuskligi.

Tamen kun unu escepto: Esperanta. La nomon mem de la lingvo oni normale komencas majuskle, kiel propran nomon: “Esperanto”. En derivaĵoj, se ekzistas neniu risko de konfuzo inter “Esperant-” kaj “esper-ant-”, oni kutime uzas minusklon. Se tia konfuzo eblas, oni povas distingi la homonimajn formojn per majusklo/minusklo. Evidente temas ne pri gramatikaj reguloj, sed pri klareco, bona stilo kaj respekto al tradicio. Aparte gravas ankaŭ unueco ene de la sama teksto. Fontindiko

Pasvortoj

Artikolo kun referencaj tradukoj: bazaj konsiloj pri uzado de pasvortoj

“Very weak password” : “Tre malforta pasvorto”,
“Weak password” : “Malforta pasvorto”,
“So-so password” : “Mezaĉa pasvorto”,
“Good password” : “Bona pasvorto”,
“Strong password” : “Forta pasvorto”,

Restarigi pasvorton

Re-enter password

Password protect protekti per pasvorto

Diversaj eroj

CD ROM – DVD

“Lumdisko” estas tegmenta termino por KD-oj, DVD-oj kaj aliaj specoj de diskoj, kiuj iel funkcias per lumo (lasero). Oni registras (aŭ skribas) dosierojn sur lumdiskon. Kelkaj tipoj de lumdiskoj ankaŭ permesas kopii kaj forigi dosierojn. Viddiskoj, kiujn oni uzas por spekti filmojn, ĉiam estas nurlegaj. Povas okazi ke ili estas protektataj kontraŭ kopiado en diversaj manieroj. Kiam oni konservas dosierojn sur KD aŭ DVD, plej ofte oni parolas pri “registri sur” (to burn).

Electronic books / e-books

Kiam ekaperis bitlibroj, ofte esperantistoj nomis ili “e- libroj” aŭ longe “elektronikaj libroj”. Poste aperas “ciferecaj libroj”, “diĝitaj libroj” kaj ankoraŭ kelkaj aliaj variantoj. Nuntempe (en 2018) ŝajnas esti laŭmoda la vorto “bitlibro”. Ĝi estas uzata de la ĉefaj Esperanto- eldonejoj de tiaj libroj (Mondial, FEL, Monato, La Ondo de Esperanto kaj Libera) kaj de Libera Folio, ekzemple.

Ĝenerale la radiko “bit-” iĝis pli populara, ĉar eblas facile krei per ĝi mallongajn vortojn: bitigi, bitlibro, bitgazeto, bita versio.

Gravas distingi inter reta versio kaj bita versio: retan version oni povas nur legi en interreto, dum bita versio eblas elŝuti kaj legi eksterrete.

E-reader / e-book reader

Ofte “Elektronika librolegilo” estas uzata. La magazino Monato uzas “Poŝlegilo”, ĉar temas pri portebla aparato kiun eblas enpoŝigi samkiel poŝtelefono. Tiu traduko plej plaĉas al mi. Gravas ne tro litere traduki el la angla.

Bertilo Wennergren rekomendas en sia retejo la vorton “Bitlegilo”  http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/afiksecaj_elementoj/radikoj_kunmetajhoj.html En Vikipedio iu atentigis min ke en «bitlegilo» mankas la plej grava ero: libro. En tia formo oni rajtas supozi, ke temas pri ia “Binary Viewer”, da kiaj ekzistas multe da specoj. Ekz-e eĉ la uniksan konzolan komandon od oni rajtus nomi «bitlegilo». Krome, «legilo» egale bone povas referenci programon aŭ apartaton.

Digital / digitalize

En Esperanto “digital” ne tradukiĝas kiel “digitala”. Bonaj tradukoj estas “cifereca” kaj “bita”.  Iuj uzas la neologisman “diĝita”, sed mi ĝin malrekomendas.

Estas (en 2018) pli kaj pli kutime uzi la radikon “bit-“. Jen kelkaj ekzemploj:

  • digitize – bitigi

User

“Uzanto” estas malfacila vorto. “Uzanta man-libro” ekzemple neniel estas “user manual”. “Manlibro por uzantoj” aŭ “Uzanto-manlibro” estas eblo elturniĝi. Pro la neeblo diri “uzanta manlibro”, kelkaj fakuloj provis enkonduki “uzula”n. Plej multaj esperantistoj, ekzemple la membroj la tradukteamo de Open Office.org, ne uzas tiun ĉi vorton, ĉefe ĉar jam ekzistas “uzanto” kaj ĉar “uzi” estas verba radiko kiun oni normale substantivigas per “-anto”.

Database

En praktiko plej multaj esperantistoj tradukas tiun ĉi terminon per “datumbazo”. Konsiderinda parto de la okcidentaj komputikistoj preferas la formon “datenbazo”, supozeble por eviti konfuzon kun iom nebulsenca verbo “datumi” (proksimume “datiĝi, deveni de koncerna tempo, komenciĝi iam”). La formo “dateno” restas malpli vaste uzata (kaj geografie kaj sence) kaj malpli tradicia. Tial en Komputeko vi ne trovos “datenbazo”.

Default

Jen la plej ofte diskutata prikomputila vorto 🙂 En Komputada Leksikono de Sergio Pokrovski aperas la propono defaŭlto.

Valoro de aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice indikita. Kp pravalorizi, agordi, ŝlosilvorta parametro.

Rim. Oni ne konfuzu defaŭlton kun implica difino; ekz-e, apero de nedeklarita variablonomo en dosiermalferma ordono povas esti implica indiko ke la variablo havas dosieran tipon; simile pri implica deklaro de (ekstera) funkcinomo per ĝia apero en funkcivoko.

Noto. Eblaj alternativoj: apriora, pormanka; aŭ, imitante la rusan terminon, persilenta, persilentaĵo (ago aŭ atribuo kiu aktualiĝas se alio ne estas dirita, t.e. per la fakto ke la program[ist]o silentis pri ĝi; kp la esprimon «laŭ nia silenta interkonsento» — cetere, Zamenhofan). — Eblas misanalizo de-faŭlt-o (faŭlto estas termino geologia).

Defaŭlto aperas en Reta Vortaro kaj en SPIVPlena Ilustrita Vortaro de Esperanto, Suplemento, SAT, Parizo, 1987. En la nova eldono de 2002-2005 ĝi tamen denove malaperis… Laŭ ReVo defaŭlto estas:

Valoro, atributo aŭ ago uzenda aŭ plenumenda se alio ne estas malimplice indikita: La eblaj valoroj estas [vera, malvera]kaj malpleno — neniu valoro, kio signifas, ke uziĝu la defaŭlto, kiu eventuale estas la valoro de la patra elemento.
La citita ekzemplo estas de Bertilo Wennergren http://bertilow.com/html/html5/atributoshanghoj.html

Ĉar temas pri neologismo kiu devenas de la angla, iuj esperantistoj rifuzas uzi ĝin. Tamen laŭ multaj aliaj spertaj esperantistoj ne vere ekzistas samsignifa ekzistanta vorto, kaj neologismo tial nepre necesis enkonduki. Jen kelkaj alternativoj kiuj cirkulas:

* ĉefa – “ĉefa retumilo” estas uzata en Firefox

* implicita: Rilata al valoro supozata, se alia valoro ne estas specifita: implicita valoro de parametro; implicitaĵo; implicite, la eligaĵo iras al la ekrano.

* apriora: Disponebla en ĉiu programo sen eksplicita deklaro aŭ difino: apriora proceduro, funkcio, konstanto.

* persilenta –

Eĉ se defaŭlta ne estas tre “ŝatata” vorto, ĝi estas intertempe tiel vaste uzata ke verŝajne ne plu eblos “forigi ĝin” el la lingvouzo.

Browser

La ĝenerala traduko de “browser” estas “foliumilo”. Mi observis, ke multaj esperantistoj nuntempe (2018) uzas la terminon “retumilo” por “web browser”. Tio ne estas tute ĝusta, “retumilo” estas ilo por retumi; en la angla “internet suite”. ”Retumi” povas same bone esti legi mesaĝojn, okupiĝi pri mastrumado de retservilo per FTP, k.s. Ekzistas ankoraŭ aliaj variantoj, kiel “krozilo”. “Internet Explorer” estas foje tradukata kiel “Interreta Esplorilo”. “Navigilo” nuntempe estas ekuzata kiel traduko de la angla “GPS”, la aparato kiun pli kaj pli da homoj uzas en la aŭto por trovi la vojon.

Link

“Ligo” estas la ligo inter du paĝoj. “Ligilo” estas la substrekita vorto en retpaĝo kiu per alklako ligas vin al alia paĝo.

Preview

Depende de la kunteksto, eblas uzi “antaŭ-rigardi” aŭ “aspekto”. Tre plaĉas al mi “aspekto de la presotaĵo”.

Wizard

Post longa diskutado, en la tradukteamo de OpenOffice.org oni decidis ke “asistanto” estas la plej taŭga traduko. “Asistilo” laŭ pluraj spertuloj ne eblas, ĉar “wizard” ne estas ilo por asisti, sed kvazaŭ persono kiu asistas.

Tab

En Esperanto oni klare distingas inter “tabo” kaj “langeto”. Tabo estas komando, kiu en redaktilo movas la tajplokon al fiksita horizontala pozicio. Langeto estas elstara parto de komputila fenestro, facile alklakebla (ekzemple ĉe Mozilo Firefox). Tamen, principe la langetoj nur estas la supraj partetoj, kiujn oni alklakas por aperigi la respektivajn paĝojn. Vi ne malfermas langeton, sed malfermas folion alklakante langeton.

Ŝarĝi / ŝargi

“Ŝarĝi” signifas, ke oni surmetas aŭ enmetas ion, kio estu iel transportata aŭ kio pezas sur ion. “Ŝargi” signifas, ke oni enmetas aŭ surmetas ion, kio estu uzata (kio estas bezonata por ĝusta funkciado). Do oni ŝarĝas transportilojn (aŭtojn, ŝipojn…) per transportaĵoj, kaj pesilon per pezaĵoj, kaj personojn per taskoj; sed oni ŝargas fotilon per filmo, aparaton per baterio, baterion per elektro, kasedilon per kasedo, komputilon per disko, pafilon per kuglo ktp.

Bloki / bari / eksigi / ekskludi

Ĉiu membro de Ipernity povas persone “bloki” homojn. Tiam tiuj blokitoj ne plu povas komenti sub viaj fotoj. En la franca: bloquer. La tuto de la blokitaj homoj estas nomita “Listo de blokitoj”.

Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas “bari” homojn. Tiam la barito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi. La barado estas portempa “puno”. En la franca: supprimer.

Ĉiu administranto aŭ kontrolanto de grupo povas “eksigi” homojn. Ankaŭ tiam la eksigito ne plu povas aldoni ion al grupo, nek komenti en ĝi, sed la eksigo estas definitiva. En la franca: bannir.

Estas uzata krome la verbo “ekskludi”, kiu signifas bari kaj/aŭ eksigi. En la franca: exclure.

Formato / formo

“Formato” teorie temas ĉefe pri dimensioj laŭ alteco kaj larĝeco. JPG, DOC kaj PDF estas tri diversaj “dosierformoj”, ne “dosierformatoj”. En praktiko, ĉefe sub influo de naciaj lingvoj, multaj esperantistoj tamen (erare?) uzas la terminon “formato” pli vaste. Por eviti la diskutojn, oni povus ekzemple uzi PDF kaj Word kiel adjektivojn kaj skribi “PDF-a [podofoa] dosiero”. Ĉiu leganto komprenos ĉu “dosiero en PDF-a formo”, ĉu dosiero en “PDF-a formato”, ĉu dosiero de tipo PDF.

Cut and paste

La tuta metaforo pri “eltondi” kaj “alglui”, kiel uzita en komputilaj aplikaĵoj, venas de la antaŭa preparado de ĵurnaloj kaj revuoj, kie oni vere eltondis vortojn aŭ alineojn (t.e. oni tranĉis paperon per tondilo por elpreni kelkajn vortojn). Por aldoni vortojn, oni algluis paperon kun tajpitaj vortoj sur ĝi. Kiam oni ekuzis komputilojn por enpaĝigi tekstojn, oni nature reuzis la samajn vortojn por la sama operacio, kvankam oni ne plu uzis veran tondilon aŭ gluon. Poste, kreantoj de komputilaj programoj plilarĝigis la sencon de tiuj vortoj, kaj nun eblas “eltondi” pli malpli ion ajn el unu aplikaĵo kaj “alglui” ĝin en alian, ĉu foto, ĉu teksto, ĉu datumoj, ktp.

Pixel

Kutime en Esperanto ĝi tradukiĝas kiel ‘bildero’, ‘pikselo’ estas konsiderata nenecesa neologismo.

Teknike prefere oni tamen parolu ne pri ‘bildero’, sed pri ‘rastrumero’: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri “rastrumo” sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo). [Sergio Pokrovskij]

Tipo / speco

Atentu pri la difereco inter “tipo” laj “speco” en Esperanto. En multaj esprimoj “type” estas tradukita per “tipo”, sed tio estas falsa amiko; plej ofte “type” estas “speco”. Bona ekzemplo estas “tipara tipo” por “font type”. “Tiparo” estas aro da tipoj, do “tipara tipo” pensigas pri unu el tiuj tipoj kaj ne pri “speco de tiparo”. Speco estas pli vasta kaj tipo pli detala. Do dosierspecoj estas bildoj, tekstoj, … kaj dosiertipoj estas JPG, BMP, PNG, TXT, DOC. Datumspeco estas numero kaj -tipo estas INT, LONG, DOUBLE, VARCHAR, NUMBER(12,4). [Edmund Grimley Evans]

Retadreso

En praktiko oni uzas “retadreson” kiel tradukon de “URL” kaj de “e-mail address”. Se vi volas esti pli klara, eblas uzi “reteja adreso” aŭ “ligilo” por URL kaj “retpoŝta adreso” aŭ “retpoŝtadreso” por “e-mail address”.

Alfa kaj beta

En Esperanto oni parolas pri alfa-versio kaj beta-versio; kun streketo do.

“Alfa” kaj “beta” estas ne-Esperantaj vortoj, en kiuj la fina vokalo tute ne estas Esperanta finaĵo, ĉu ĝi estas “a”, ĉu “o”, ĉu io alia. Inter tiuj nomoj estas eĉ kelkaj, kiuj tute ne finiĝas per vokalo, sed la sistemoj por Latinliterigi/duon-Esperantigi/Esperantigi tiujn nomojn estas pluraj kaj diversaj. Se ili estas ne-Esperantaj vortoj (hazarde finiĝantaĵ per “a”) tiam ili estas O-karakteraj (sen O-finaĵo), kaj tiam nececas streketo inter “beta” kaj “versio”; do “beta-versio”.

Ne skribu do: “Ni eldonis tri alfajn kaj du betajn versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo.”

sed prefere

“Ni eldonis tri alfa-versiojn kaj du beta-versiojn, antaŭ ol ni povis lanĉi la definitivan version de nia programo.”

Malkonsento

Pri iuj tradukelektoj estas daŭre malkonsento inter aktivaj tradukantoj. Tio estas ne-evitebla, sed ja gravas maksimume unuecigi ene de la sama programaro aŭ paĝaro.

  • default = defaŭlta aŭ implicita/norma
  • to share: konigi (inter amikoj sur Facebook) aŭ diskonigi (pli vaste per Twitter). Oni uzas tion por afiŝoj, fotoj kaj filmetoj. La verbo havas multajn signifojn en la angla, foje temas pri dividi, opuzigi, kunhavigi ktp.
  • import/export = importi/eksporti aŭ enporti/elporti
  • landoj: ĉu -ujo, ĉu -io (laŭ enketo 70% preferas -io)
  • nomoj de monatoj: ĉu majuskligi aŭ ne (90% ne majuskligas)
  • ĥ -> k, ekzemple architecture: arkitekturo aŭ arĥitekturo / archive: arkivo aŭ arĥivo

Esperantigo de programaro – plia pripensado…

Bone farita internaciigo de ajna programaro ebligas tradukadon al iu ajn lingvo sen la bezono anticipe scii al kiuj lingvoj oni intencas traduki. Sed por vere kompreni tion, oni devas esti kaj tradukisto kaj programisto, kaj tre malmultaj profesiaj programistoj scias ion ajn pri tradukado.

Ekzemplo 1 (Tim Morley)

Programistoj ofte skribas erojn kiel:
_(“Print “) + $number_of_copies + _(” copies”)

Do en la traduka dosiero oni trovas la vortojn “Print ” kaj ” copies”, kiujn oni verŝajne esperantigus kiel “Presi ” kaj ” ekzemplerojn”.

Sed en alia loko oni eble trovus:
_(“How many “) + … + _(” copies”)

Tiu dua “copies” ne aperas aparte en la tradukdosiero ĉar “copies” jam aperas, do la rezulto estas misuzo de “ekzemplerojN” en la dua kazo.

Eĉ se la i18n-sistemo ja apartigas la du same literumitajn vortojn, restas la problemo pri la vortordo — programisto, kiu tiel fiksas la vortordon laŭ sia propra lingvo malhelpas al tradukistoj, kiu eble devos ŝanĝi la ordon de la frazpartoj en sia lingvo.

Tiujn du erarojn mi sufiĉe ofte vidis dum tradukado de retejoj kaj de programoj.

Ekzemplo 2 (Tim Morley)

Kaj jen konkreta ekzemplo de kiam Tim Morley gvidis la teamon, kiu esperantigis OpenOffice — la frazo “Print options”. En multaj aliaj lingvoj, oni tradukis ĝin kiel “Agordoj pri presado” aŭ io tia; sed mi pasigis duonhoron por serĉi la kuntekston en la fontkodo por poste trovi la tekston en ĝia kunteksto en la programaro mem… kaj evidentiĝis, ke la ĝusta traduko estu “Presi agordojn”.

Se la programistoj scius pensi kiel tradukisto (aŭ eĉ iam ajn pensus pri la tradukistoj!) ili konscius kiom grave estas provizi klaran priskribon de la senco kaj/aŭ la kunteksto de ĉiu tradukenda frazo. Sed tio maloftege okazas.

Fonto: FB-diskuto